Forpasis Josep Franquesa i Solé
24/06/2025Kun profunda malĝojo, Kataluna Esperanto-Asocio anoncas la forpason de sia honora prezidanto, Josep Franquesa i Solé, je la aĝo de 88 jaroj. Nome de de la tuta kataluna esperantistaro, ni esprimas nian profundan kondolencon al la familio kaj amikoj.
Josep Franquesa i Solé naskiĝis la 30-an de novembro 1936 en Sant Feliu de Codines, Vallès Oriental, Katalunio. Li estis kataluna entreprenisto kaj eminenta esperantisto, kiu dediĉis sian vivon al la disvastigo de Esperanto kaj al la internacia komerca apliko de la internacia lingvo. Li havis elstaran karieron en Universala Esperanto-Asocio (UEA), kie li rolis kiel komitatano inter 1995 kaj 2001 kaj denove ekde 2004. Li ankaŭ membris en prestiĝaj organizoj kiel Societo Zamenhof kaj la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF).
Li estis estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio inter 1987 kaj 2020, kaj rolis kiel prezidanto de la asocio la jarojn inter 1993 kaj 97, de 2002 ĝis 2007 ka de 2014 ĝis 2018. Tiam, tuj post lia emeritiĝo, li fariĝis honora prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio post unuanima decido de la asocio.
Li ankaŭ estis prezidanto de Hispana Kongreso de Esperanto en Lleida en 1975 kaj de Kataluna Kongreso de Esperanto, en tiu sama urbo, la jaron 1986.
Unu el la plej rimarkindaj aspektoj de la vivo de Josep Franquesa estis lia multjara praktika uzado de Esperanto en komerco kaj tiurilate li aktive ais en Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF)
Franquesa estis aktiva en publikaj debatoj pri lingvaj rajtoj kaj la rolo de Esperanto en moderna socio. Li partoprenis en diversaj iniciatoj por apogi la diversecon lingvan kaj kontraŭstari misinformojn pri la esperantista movado.
La influo de Josep Franquesa etendiĝis trans generacioj. Per sia filino Montserrat Franquesa kaj sia nepo Jordi Calafí, Josep Franquesa establis esperantistan dinastion, kiu kontribuis signife al la kataluna esperanto-movado.
Li estis patro de Montserrat Franquesa i Gòdia (1966-2021), kiu ankaŭ estis elstara esperantistino, tradukistino kaj universitata profesoro pri greka kaj ĝermana lingvoj. Montserrat sekvis la paŝojn de sia patro en la esperantista movado, iĝante estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio kaj ĉefredaktoro de la revuo Kataluna Esperantisto.
La familio Franquesa travivis gravan perdon kiam Montserrat Franquesa forpasis la 18-an de oktobro 2021 en Barcelono je la aĝo de nur 55 jaroj. Ŝi estis ne nur la filino de Josep, sed ankaŭ valora kunlaboranto en la esperantista movado kaj respektata akademiulo. Tiu tragedio postsekvis la forpason de lia filo, Josep Franquesa, tragedie forpasinta la 31-an de decembro 2018 je la aĝu de nur 45 jaroj.
La kontribuoj de Josep Franquesa al la esperantista movado restos kiel daŭra inspiro por estontaj generacioj. Lia dediĉo al la praktika uzado de Esperanto en komerco kaj lia longa servo en KEA kaj UEA montras modelon de engaĝiĝo kaj vizio por la lingvo.
Honore de Josep Franquesa i Solé, lia vivo kaj laboro reprezentas la plej bonajn valorojn de la esperantista movado: internacian interkomprenon, kulturan respekton, kaj praktikan aplikon de la idealo de paco per komuna helplingvo.