28/03/2017

Katalunaj Kongresoj de Esperanto

La katalunaj kongresoj de esperanto kunigas pli ol cent parolantojn de la internacia lingvo, ĉiuaĝajn, enlandajn kaj tutmondajn. Tiu aranĝoj, kutime, daŭras tri tagojn.

En la kongresoj okazas prelegoj, debatoj, atelieroj, ekspozicioj, koncertoj, kursoj kaj aliaj programeroj celantaj kaj la kongresanojn kaj la ĝeneralan publikon. Unu el la plej elstaraj programeroj estas la artaj vesperoj.

Nuntempe la kongresoj okazas ĉiun duan jaron. La lasta kongreso okazis en Mataró (Maresme). La venonta okazos en Àger.

Congressos catalans d’esperanto

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj