25/02/2025

Abel Montagut, nova membro de la Akademio de Esperanto

La laŭreata kataluna verkisto kaj tradukisto Jesús Abel Montagut i Masip (Llardacans, 1953) estis nomumita membro de la Akademio de Esperanto por 9-jara periodo. Kun li, jam du katalunoj apartenas al la plej grava lingva institucio de la internacia lingvo. Xavier Alcalde membriĝis en 2019.

Abel Montagut estas unu el la plej elstaraj nuntempaj verkistoj en la internacia lingvo. Lia eposa verko “Poemo de Utnoa” estas taksata kiel unu el la ĉefverkoj de la literaturo originale verkita en Esperanto. Li me tradukis ĝin al la kataluna sub la nomo “La gesta d’Utnoa”

Kunhavi

[sharethis-inline-buttons]

Arĥivo de novaĵoj