10/06/2013

Alternativa Foiro de Valencio

Kiel ĉiujare, valenciaj esperanto-grupoj partoprenas la Alternativan Foiron de Valencio kiu, de antaŭ pluraj jaroj okazas en la eksrivero, inter la ponto de les Flors kaj la ponto de l’Exposició. La foiro kunigas multakn sociajn kaj politikajn projektojn, metiistojn, budojn pri ekologia manĝo kaj en ĝi ankaŭ okazas diversaj prelegoj kaj atelieroj.

Ĉi-jare kunhavis budon sindikato COS, anaro kontraŭ la privatigo de la publika sanservo kaj kelkaj esperanto-grupoj de Valencio kaj de la kooperativo TUTMONDE.org. Estis tre bona etoso kaj granda partoprenado.

Tiaj iniciatoj estas tre pozitivaj ĉar ni alproksimigas la internacian lingvon Esperanto al la publiko kaj al la sociaj movado de la foiro kiuj, ofte partoprenas en internaciaj anaroj kaj kiuj klare vidas la utilon (kaj la neceson) de internacia neŭtrala lingvo.

Venontjare ni reiros kun eĉ pli da emo!

fira1.png

fira2.png

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj