Arĥivo de novaĵoj

13/08/2025

Komuniko pri Gazao de Kataluna Esperanto-Asocio

Kataluna Esperanto-Asocio, fidela al sia fondoprincipo antaŭenigi la internacian lingvon Esperanto kiel ilon de frateco kaj interkompreniĝo inter la popoloj, esprimas sian profundan konsterniĝon pri la nuntempaj okazaĵoj en Gazao. La universalaj idealoj inspirataj de Esperanto, en plena harmonio kun la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, morale devigas nin levi niajn voĉojn, kiam sistema ekstermado […]

31/07/2025

Du katalunaj esperantistoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA 2025

Toni Espinosa, la nuna Sekretario de KEA kaj ĉefrespondeculo de la venonta 41a Kataluna Kongreso de Esperanto kiu okazos venontjare en Reus, meritis la unuan premion “Luigi Minnaja” por “Semantika potenco de Esperanto: de kombineblo al signifo” en la branĉo de Eseo. Siavice, la majorkano Nicolau Dols, nuna prezidanto de la Filologia Fako de la Instituto […]

24/06/2025

Forpasis Josep Franquesa i Solé

Kun profunda malĝojo, Kataluna Esperanto-Asocio anoncas la forpason de sia honora prezidanto, Josep Franquesa i Solé, je la aĝo de 88 jaroj. Nome de de la tuta kataluna esperantistaro, ni esprimas nian profundan kondolencon al la familio kaj amikoj. Josep Franquesa i Solé naskiĝis la 30-an de novembro 1936 en Sant Feliu de Codines, Vallès […]

22/05/2025

KEA ĉeestas la foiron Literal en Barcelono

La 11-a eldono de Fira Literal, la foiro pri radikalaj ideoj kaj libroj, okazos en Barcelono dum la semajnfino de la 24-a kaj la 25-a de majo. Kiel ĉiujare, la foiro okazos en la ekspoziciejo Fabra i Coats, ĉe la numero 20 de strato Sant Adrià en kvartalo Sant Andreu del Palomar (Barcelono). Ĉi-jare, samkiel […]

22/04/2025

Agadplena semajno de Sant Jordi fare de KEA

Dum la Librotago, ĉi-merkrede, Kataluna Esperanto-Asocio surstratiĝos por festi unu el la plej specialaj katalunaj festoj: la tagon de Sant Jordi. Refoje nia asocio starigos budojn en du tradiciaj lokoj, t.e. en Barcelono (Rambla de Santa Mònica) kaj en Sabadell (ĉe numero 26 de La Rambla). Aldone, ĉi-jare estos novaj librobudoj en Vic, Reus (venonta […]

12/04/2025

Prezento de Esperanto ĉe la Kulturcentro Torre de les Aigües (Poblenou)

Antaŭ kelkaj semajnoj KEA ricevis inviton de la grupo Arxiu Històric del Poblenou, asocio kiu okupiĝas jam de pli ol 40 jaroj por la konservado kaj diskonigo de la historio de tiu industria kvartalo de nia ĉefurbo. La homoj de AHPN en ilia traserĉado de malnovaj lokaj dokumentoj trovis diversajn fotojn de la tiama esperanto-grupo […]

31/03/2025

KEA okazigas sian Ordinaran Ĝeneralan Asembleon de 2025

Pasintan 29an de Marto okazis la Ordinara Ĝenerala Asembleo de KEA en Centro de Esperanto Sabadell. Utilis la asembleo por klarigi la agadon pasintjaran, renovigi la Estraron kaj proponi jen agadojn jen buĝeton por la sekva jaro. La asembleon antaŭis, ĉifoje, la presentado de la libro “Mil Cretins / Mil kretenoj“, kataluna-esperanta dulingva versio de […]

25/02/2025

Abel Montagut, nova membro de la Akademio de Esperanto

La laŭreata kataluna verkisto kaj tradukisto Jesús Abel Montagut i Masip (Llardacans, 1953) estis nomumita membro de la Akademio de Esperanto por 9-jara periodo. Kun li, jam du katalunoj apartenas al la plej grava lingva institucio de la internacia lingvo. Xavier Alcalde membriĝis en 2019. Abel Montagut estas unu el la plej elstaraj nuntempaj verkistoj […]

18/02/2025

Lucía M. Fernández fariĝas prezidantino de TEJO

Lucía M. Fernández Barrera, membro de Kataluna Esperanto-Junularo fariĝas prezidantino de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO. Lucía jam estis la unua vicprezidantino de la monda organizo kaj estis elektita prezidantino dum la reorganizo de la estraro ĉi-semajne. Estas la unua fojo ke katalunino atingas tiun postenon. Per tiu nomumo kaj la mirinda aktiveco de la […]

02/02/2025

Renato Corsetti (1941-2025)

Elkoran dankon Renato, vi jam mankas al ni.

16/01/2025

Trejnu vin kiel instruisto de Esperanto!

La Kataluna Esperanto-Asocio organizas 3-tagan praktikan seminarion en Sabadell por personoj havantaj C1-nivelo de Esperanto(aŭ pli), kiuj volas trejniĝi kiel instruistoj. La kurso, gvidata de Katalin Kováts, inkluzivas retpoŝtan subtenon kaj kelkajn antaŭajn virtualajn sesiojn. La seminario komenciĝos per reta plansesio mardon, la 21-an de januaro je la 19-a horo. Ankoraŭ restas tempon por aliĝi! […]

09/11/2024

Jordi Carbonell kaj Pinyol (1933 – 2024)

La 8an de novembro, Jordi Carbonell i Pinyol forlasis nin. Aktiva homo en multaj fakoj kaj senlaca laboremulo, ĉiam je la servo de la kataluna lingvo, li estis ankaŭ prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio inter 1987 kaj 1990 kaj kunaŭtoro de la Esenca esperanto-kataluna vortaro (1a eldono, 1997). Li naskiĝis, kreskis, vivis kaj laboris dum sia […]

13/10/2024

Flora ofero al Francesc Ferrer i Guàrdia: omaĝo al la libera kaj internaciista pensado

La venontan 13an de oktobro 2024 okazos la 115 jara datreveno de la ekzekuto de Francesc Ferrer i Guàrdia, unu el la plej elstaraj pedagogoj kaj liberpensuloj siatempe, fondinto de la Moderna Lernejo. Lia morto, post juĝo fare de milita tribunalo kaj maljusta kondamno pro lia supozita implikiĝo en la Tragika Semajno de 1909, markis […]

25/09/2024

KEA partoprenas en la konferenco Celtic Knot Wikimedia Languages

Kataluna Esperanto-Asocio partoprenas en la ĉi-jara konferenco Celtic Knot Wikimedia Languages en Waterford, Irlando. Tiu ĉi internacia evento kunigas homojn, kiuj volas subteni kaj protekti minoritatajn aŭ minorigitajn lingvojn per projektoj de Vikimedio, kiaj Vikipedio, Vikifontaro aŭ Vikidatumoj. Celtic Knot estas loko, kie lingvaj komunumoj povas interŝanĝi ideojn kaj kunlerni unuj de aliaj. Oni parolas […]

16/07/2024

La Centro pri Dokumentado de Esperanto en Subirats jam estas malfermita

La pasintan 6-an de julio 2024 okazis la inaŭguro de la nova Centro pri Dokumentado de Esperanto en la municipo de Subirats (Alt Penedès). Sepdeko da homoj ĉeestis la aranĝon, organizita de la Urbestraro de Subitats kaj Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) en la Placo de l’u d’Octubre de Sant Pau d’Ordal. La evento komenciĝis per parolado […]

10/06/2024

Forpasis M. Josep Udina, Prezidanto de la LKK de la 39-a Kataluna Kongreso de Esperanto

Forpasis M. Josep Udinai Abelló. Kuraĝa virino dediĉita al sia urbo, al edukado, al muziko, al familio kaj amikoj; obstina defendanto de la sociaj rajtoj de la civitanoj de Castelldefels. Loĝanto de Can Vinader kaj magistratano pri Kulturo ĉe la Urba Konsilio de Castelldefels (1983-1987), kune kun Marta Mata ŝi dediĉis sian vivon al plibonigado […]

30/05/2024

Andreu Nin, Esperanto kaj Vilafranca del Penedès

La konferenco «Andreu Nin, l’esperanto, i Vilafranca del Penedès» okazis la 3-an de majo 2024 en la Biblioteko Torras i Bages de Vilafranca del Penedès. La preleganto estis esploristo Ernest Benito, kaj kun li estis Ramon Arnabat, prezidanto de la Institut d’Estudis Penedesencs, kaj Mònica Medina, direktoro de la biblioteko, kiu faris la prezentadojn. Ĉeestis […]

22/05/2024

Esperanto*cat, eldonejo de Kataluna Esperanto–Asocio, estos denove en la Fira Literal de Barcelono

La eldonejo Esperanto*Cat, rilata al la Kataluna Esperanto–Asocio (KEA), ĉeestos en la Fira Literal inter la 24-an kaj la 26-an de majo, ĉe la antaŭa fabriko Fabra i Coats (Carrer de Sant Adrià 20, Sant Andreu del Palomar, Barcelono). Ĉi-okaze la stando lokiĝos tuj apud la foira enirejo per la strato Sant Adrià, post preterpasi […]

13/05/2024

Ekstartante al la Vik-a kongreso!

La pasintan 26-an de aprilo en la Romia Templo en Vic inaŭguriĝis ekspozicio rememore al la 11-a Kataluna Esperanto Kongreso okazinta en la sama urbo antaŭ cent jaroj. La prezenton gvidis Miquel Bardagil, respondeculo de la ekspozicioj de la Romia Templo kaj partoprenis Carles Costa, ĝia aŭtoro, kaj Alfons Tur, prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio. La […]

09/01/2024

Kroniko de la Zamenhof festo en Cassà de la Selva

La pasintan 16-an de decembro okazis en Cassà de la Selva la Zamenhof tago. La loko ne estis hazarde elektita ĉar la festo estis dediĉita al la esperantistinoj ĝenerale, kaj aparte kiel omaĝo al Dolors Godoy i Rotllens, veterana movadanino, literaturamanto kaj iama urbestrino de la urbeto en la jaro 1979. La festo konsistis en […]

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.