Ateliero de Esperanto

30/09/2017

La pasintan lundon 25-an de septembro 2017, kadre de la festoj de la Mercè, en la Plaça Catalunya de Barcelono, la KEA-anaj instruistoj de ILEI-Cat (sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistoj Instruistoj) gvidis atelieron de Esperanto. Temis pri fulmokurso havanta tri partojn: unue estis enkonduko de Xosé Conde, poste mallonga kurso fare de nia “hungara” instruisto Viktoro Solé kaj laste, sed ne balaste, Rubeno Fernández okazigis ekzamenon por la ĵusaj komencintoj.
La unua sesio okazis je la 12:30h kun 3 partoprenantoj, la dua je la 13:00 kun 6 gelernantoj kaj la tria je la 13:30 kun 7 atentaj ĉeestantoj. Entute 16 homoj, 6 el ili eksterlandanoj, kiuj ĝuis kaj lernis Esperanton samtempe. La ateliero ankaŭ interesis multajn preterpasantojn, kiuj enrigardis.

IMG_1044-malgranda.jpg

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.