Balearoj manifestacias por la kataluna lingvo

25/03/2012

Ao2cRhcCAAEeKq7-jpg-large-3.jpg Ĉirkau 50 000 personoj marŝis ĉi-dimanĉe laŭ la stratoj de Palma (Majorko) por defendi la katalunan el la nuntempa aŭtonoma registraro de la Popola Partio. La manifestacio kunigis homojn el ĉiuj aĝoj, ideologioj kaj sociaj originoj.

Laŭ Jaume Mateu, prezidanto de Obra Cultural Balear (OCB) [kultura baleara aktivado], temas pri “pozitiva klamado favore al la lingvo kiu rezistos kaj respondos la neon de niaj lingvaj rajtoj okazigitan de la leĝo pri publika funkcio”; temas pri leĝo de la baleara registraro per kiu la kataluna ĉesas esti kondiĉo por labori en la administracio.

Krom OCB, ankaŭ kunvokis la proteston Consell de la Societat Civil de Mallorca konsilo de la civitanaro de Majorko] en kiu anas pli ol 50 kolektivoj, kaj ankaŭ kunvokis asocioj gazetaraj, muzikaj, najbaraj, junularaj, kulturaj, ekskursaj, religiaj, de gepatroj de lernejanoj, terkulturistaj kune kun sindikatoj kaj ekologiaj grupoj. 158 elstaraj verkistoj, sportistoj, aktoroj, muzikistoj kaj intelektuloj subskribis manifeston titolita “[civitana alvoko por la lingvo“.

La antaŭan tagon prelude okazis manifestacio en Barcelono sub la slogano “ni haltigu la neniigon de la kataluna en la insuloj”.

Malsat-striko por la lingvo

La unuan de marto Jaume Bonet, estrarano de la asocio Jubilats per Mallorca (emerituloj por Majorko) ekis malsat-strikon por denonci la politikon kontraŭ la kataluna fare de la baleara registaro. Bonet ricevis multajn subtenojn. Alia membro de la sama asocio ekis similan strikon la 25an de marto, pro la fakto ke la sanfarto de Bonet estas maltrankviliga. Bonet, tamen, la saman tagon deklaris ke sia striko daŭros.

Foto: @SEPC_Nacional

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.