02/02/2015

BAPN: Ni konservu la memoron de Esperanto en Katalunio

Post la sukceso de la kampanjo ĉe Verkami, kaj danke al la kuraĝigo de tiu kolektiva venko, ni ekrenovigas la sidejon kaj mendis la kvar profesiajn bretarojn BBL shelving systems for libraries. La inaŭguro de la BAPN okazos la 23an de aprilo, okaze de la librotago. Intertempe ni lanĉas por kolekti 4000 pliajn eŭrojn kaj atingi entute 10000 eŭrojn kaj tial aĉeti du pliajn bretarojn, tablon, seĝon kaj la komputilan materialon por katalogi la fonduson de la BAPN. Por tiuj kiuj ne povis ĝis nun kontribui, aŭ ja faris sed emas kaj povas, eblas ĝiri al unu el la sekvaj kontoj:

— Caixa d’Enginyers
IBAN: ES54 3025 0001 15 1433398158
BIC-kodo: CDENESBBXXX

— UEA-konto: kaea-b

— Aŭ pere de PayPal





La Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez (BAPN) estas la biblioteko de Kataluna Esperanto-Asocio registrita en la listo de fakaj bibliotekoj la Registaro de Katalunio. Ĝi enhavas pli ol 100 jarojn da esperanto-historio kaj ĝi integriĝos estonte en la ĝerma monda katalogo de esperanto-bibliotekoj

verkami_5a77e003c7bd67470048e05ae464c939.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj