17/04/2017

Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez

La Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez (BAPN) estas la biblioteko-arĥivo de Kataluna Esperanto-Asocio (KEA), listigita en la registro de fakaj bibliotekoj de la registaro de Katalunio (Generalitat de Catalunya).

Reinauguració al 2015

Reinauguració al 2015

La BAPN enhavas kolekton de pli ol 3000 libroj, krom diversaj kolektoj de revuoj kaj periodaĵoj, instrumaterialoj kaj kongres-afiŝoj. Tie eblas trovi de vortaroj kaj lernolibroj ĝis originala kaj tradukita literaturo, krom fakaj verkoj pri diversaj temoj, inkluzive lingvistikon kaj esperantologion. Plie, ĝi enhavas la arĥivojn de Kataluna Esperanto-Asocio kaj la Sabadela Esperanto-Centro (CES)—sendube la plej aktiva el katalunaj Esperanto-centroj post la Intercivita Milito (ekde 1952)—kiu ankaŭ gastigas BAPN ekde ties fondo.

La BAPN estis inaŭgurita la 15an de decembro de 1997 sur la bazo de la kolekto de Pere Nuez Pérez donacita de lia vidvino, kaj ĝin pliriĉigis ankaŭ la donacoj kaj heredigoj de aliaj elstaraj katalunaj esperantistoj, kiel Delfí Dalmau, pastro Manel Casanoves i Casals, Frederic Pujulà i Vallès, Jaume Grau i Casas, Ramon Fernández Jurado, Lluís Armadans, Josep Alberich kaj Tomàs Alberich. La biblioteko daŭre kreskas per donacoj diversaj kaj interŝanĝoj kun aliaj esperantaj bibliotekoj el la tuta mondo.

En decembro de 2014 oni lanĉis amasfinancan kampanjon per la retejo Verkami por atingi la kapitalon bezonatan por reordigi la bibliotekon-arĥivon. Ties reinaŭguro okazis la 4an de julio de 2015 kun la ĉeesto de la urbestro de Sabadell, Juli Fernàndez.

Reinauguració amb alcalde

Reinauguració amb alcalde

Profitante de la translokiĝo, estas komencita la klasigado kaj katalogado de la libroj, gazetoj kaj dokumentoj por plifaciligi ties konsulton al interesatoj kaj samtempe konservi en taŭgaj kondiĉoj la bibliografian kaj arĥivan kolekton. Ĝia katalogo, ankoraŭ nefinita, estas unuigata kun tiu de la Muzeo de Esperanto en Subirats kaj tiu de la Biblioteko Ramon Molera Pedrals, kaj estas konsultebla klakante ĉi tie. Se vi volas kunlabori, skribu al la retpoŝtadreso «bapn» ĉe nia domajno «@esperanto.cat».

La BAPN situas en la asocia sidejo de Kataluna Esperanto-Asocio (strato Papa Pius XI, 130, Sabadell), kiu samtempe estas la sidejo de Sabadela Esperanto-Centro. Por ĝin viziti, turnu vin al la Sabadela Esperanto-Centro.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj