23/11/2014

Biero arta, memmastrumata kaj esperantista

Cervezas Speranto estas memmastrumata biero produktanto. Nuntempe ili produktas du bierklasojn nome Zamenhof kaj Blanka Tigro, kies gustuma notico ni publikigas ĉi-sekve.

zamenhoff-2.jpg

GUSTUMA NOTICO

Zamenhof. 5,2% Vol, 28 IBUS: La unua biero de nia marko. Temas pri Blonde Ale kies koloro estas kristale ora, nia Zamenhof estas harmoniigita biero, leĝera kaj refreŝiga, perfekta por akompani kiun ajn momenton de la tago. Temas pri biero kun maltaj aromoj, akompanita de notoj floraj kaj oranĝecaj, alportitaj de la anglodevenaj lupoloj uzitaj en ties preparado, kiuj formas perfektan aroman kombinon.

Enbuŝe ni trovas facile trinkeblan bieron, en ties ĝusta senkarbonatiĝa punkto kaj kun glate amara finglutumo, kiu incitas onin retrinki. Ties nomo venas de la fondinto de la internacia lingvo “Esperanto”, L.L. Zamenhof.

Jen via perfekta biero por sensoifiĝo.

Formato: boteloj 33-centilitraj, bareloj 30-litraj.
Optimuma temperaturo: 4ºC
Rekomenditaj glasoj: Pinda glaso aŭ “Nonick.”
Akompano: Viaj plej bonaj amikoj.

***

Blanka Tigro 5,3% Vol. 13 IBUS: Biero stilo Weissbier (tritik-biero bavar-stila), or-pajla koloro, neklara pro la proteinoj de la tritiko kaj pretigita laŭ la stilo de la klasikaj receptoj kun sama proporcio de tritiko kaj de hordeo, kaj aromaj lupoloj centreŭropaj. Ideala por akompani dum manĝado.

Ennaze, ni trovas aromojn de banano, vanilo, kariofilo kaj surprizigan noton herban, kiu reliefigas la aromajn karakterizaĵojn de la tritiko.

Enbuŝe, la unua afero, kiun ni trovas estas la aroma kariofilo kiu akompanas gustojn pri pano kaj grenoj. Ĝia alta karbonatiĝo kaj sia meza korpo krema igas la bieron ideala por sensoifiĝi, ĉefe somere.

Jen via perfekta biero por kunhavi momentojn.

Formato: boteloj 50-centilitraj, bareloj 30-litraj.
Optimuma temperaturo: 6º C.
Rekomenditaj glasoj: Pokalo Weizen, Weissbier.
Akompano: Viaj plej bonaj amikoj.

***

Cervezas Speranto
www.cervezasperanto.es
cervezasperanto@gmail.com

Kontaktu ili ĉe Facebook kaj ĉe Twitter.

blanka-tigro.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj