Brassens plu

24/06/2012

Brassens Plu certe iĝos klasika albumo, samkiel iĝis klasikaj la originalaj kantoj de la majstra francia kantisto. Temas pri 12 etaj perloj kreitaj por kanti kaj aŭskulti en ĉie ajn, kie esperantistoj kapablas aprezi la grandajn eŭropajn trobadorojn. Certe Brassens ŝatus, ke sia muziko transiras naciajn kaj kulturajn limojn, li ja estis internaciisto.

Jacques Yvart motras sian profesiecon kaj pensigas pri Paco Ibáñez, eŭska kantisto loĝanta en Barcelono kiu alportis la muzikon de Brassens al hispanlingvanoj. Temas pri firmaj versioj, tre fidelaj al la originalaj kaj tre emociigaj, mi eĉ demandas min ĉu kelkaj ne estis vere verkitaj originale en Esperanto. Elstarindas, do, la bonega traduko sed ĉefe la interpretado.

Mendu ĉe Vinilkosmo.

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.