03/08/2012

Ĉarma semajno kun niaj koreaj amikinoj

De antaŭ longe mi konis Sonĝanta de Suda Koreio danke al Skajpo, per kiu mi konas aliajn esperantistojn de aliaj kontinentoj. Iam ŝi klarigis al mi ŝian revon: viziti Barcelonon kune kun kvin instruistinoj de alternativaj lernejoj kaj samtempe ŝi demandis ĉu mi povus helpi ŝin. Mi tute ne dubis. Tiam mi ne sciis kiel komenci, helpe de Farri ni serĉis loĝejon kaj ĉefe danke al la bonega helpo de Rubeno kaj de Marta ni plenumis tiun ĉarman semajnon.

Kompreneble, ili vizitis diversajn mirindaĵojn de la urbo. En Subirats ili estis surprizitaj de la bela pejzaĝo kaj la tre interesa enhavo de la Muzeo de Esperanto. Tie ni restis longa tempo pro la diversaj demandoj en tiu vigla konversacio. Ankaŭ ni ne forgesis la bongustajn persikojn de la regiono.

En el Centre Artesà Tradicionarius, kie ni kutime renkontiĝas ĉiumarde por praktiki la internacian lingvon, niaj koreaj gastoj ludis por ni pupteatraĵon, bele prezentita per muziko kaj kanto. Post la spektaklo, dum konversacio ili klarigis kiel alta estas la nivelo de la sudkoreaj alternativaj lernejoj.

Poste, Lluís invitis la grupon ĉeesti trejnadon de tradiciaj katalunaj homturoj, en kiuj niaj koreaj gastoj partoprenis aktive, surprize kaj kontente.

Dum la ĝiso Sonĝanta diris al mi, ke ŝi deziras reveni al Barcelono, ĉi-foje kun siaj gelernantoj.

1.jpg

2-2.jpg

6.jpg

10.jpg

11.jpg

12.jpg

15.jpg

18.jpg

21.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj