08/06/2014

Daŭre en malsat-striko, de antaŭ pli ol unu monato, por la edukado en la kataluna

La pasintan sesan de majo, la mezlerneja instruisto Jaume Sastre komencis malsat-strikon por protesti kontraŭ la malestimo de la aŭtonoma registraro de la Balearaj Insuloj al la petoj kaj bedaŭroj de la instruistaro. Pli ol unu monaton Sastre malsat-strikas por igi la balearan prezidanton, José Ramón Bauzá, akcepti dialogon kun la instruistoj, kiuj defendas instruadon publikan, kvalitan kaj katalunlingvan. La strikanto ricevis ĝis nun neniun komunikon de la registraro, sed tamen li ricevis multajn solidarajn esprimojn kiuj venas de la tuta mondo, ĉefe de la Kataluna Landaro. Laŭ li, tiu solidaro helpas daŭrigi la penon.

La muzikisto kaj eksinstruisto Biel Majoral rolas kiel proparolanto ekde kiam Sastre ekfartas malforte por akcepti la amasmediojn kaj la vizitantojn. “Li ricevas multajn subtenojn, kelkaj momentoj estas emociplenaj kaj mi supozas, ke tiuj emocioj helpas lin survivi”, diris Majoral.;

Nur akvon kaj sukeron li prenas de antaŭ pli ol unu monato, sed Sastre decidis sekvi la malsat-strikon, kvankam li troviĝas en plej delikata fazo. Li perdis dekvkin kilogramojn kaj atingis la punkton, ke —krom graso— lia korpo eluzas muskolan proteinon. La rezutoj de la analizoj diras, ke la sano de tiu kvindekjara instruisto pri kataluna lingvo estas riska.

Li tute ne volas ĉesi. Saste kaj siaj subtenantoj pensas, ke la situacio devigos finfine la balearan prezidanton dialogi. “Kiam li anoncos dialogon, tiam ni konsideros la eblecon ĉesi la malsat-strikon”, diras Majoral, kiu ankaŭ rakontas, ke la plej radikalaj sekcioj de la Popola Partio (reganta la insularon) ekcirkuligas onidirojn pri la fakto, ke Sastre manĝas. “Ili komencis psikologian militon”, verŝajne ili timas, ke la prezidanto agos.

Subtenoj el ĉiuj politikaj tendencoj

La subtenoj al Sastre venas de ĉie kaj de homoj el diversaj politikaj tendencoj, inter kiuj troviĝas du eksaj prezidantoj kaj deputito, kiu traktis la temon en la hispana parlamento. La subteno disvastiĝas interrete per la kampanjo de memfotoj iniciatinta de Help Catalonia kaj sur liaj blogo kaj Twitter. Krome, estas gastlibro en lia hejmo, en Majorko, por atesti la subtenon kaj la solidaron.

La malsat-striko estas “reago kontraŭ la agresoj, la mistrakto kaj la ofendoj” diras la respondeculoj pri subtenkampanjo al Sastre. Ili aldonas, ke “la edukado estis forrabita de registraro kiuj agas unuflanke kaj temerare. Post du jaroj, tiu malsat-striko estas la respondo al senprestiĝigo, al punoj, al trudoj, al atakoj kontraŭ la lingvo, al buĝetaj; malkreskaigoj kaj al la primoko kontraŭ la lernejoj publikaj katalunlingvaj.

Instrujaro da protestoj

Septembre la instrujaro komencis jam protesta. Okazis plurmonata instruista striko de, kiun subtenis sufiĉe multajn gepatrojn, pro la trudo de Integrala Traktato pri Lingvoj (TIL laŭ la siglo en la kataluna). Temas pri dekreto kiu malestimas la katalunan en la edukado.

La balearaj insuloj, ĉefe Majorko, vidis dum la lastaj monatoj la plej multnombraj manifestacioj de sia historio. Verdaj t-ĉemizoj fariĝis simbolo de la protesto, ĉefe ĉar aliaj simboloj uzitaj estis malpermesitaj de la aŭtonoma registaro.

thumb_474__4-775.jpg
Jaume Sastre (sube, centre) kaj kelkaj subtenantoj

Manifestacio_vaga_indefinida_TIL.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj