Du katalunaj esperantistoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA 2025
31/07/2025Toni Espinosa, la nuna Sekretario de KEA kaj ĉefrespondeculo de la venonta 41a Kataluna Kongreso de Esperanto kiu okazos venontjare en Reus, meritis la unuan premion “Luigi Minnaja” por “Semantika potenco de Esperanto: de kombineblo al signifo” en la branĉo de Eseo.
Siavice, la majorkano Nicolau Dols, nuna prezidanto de la Filologia Fako de la Instituto de Katalunaj Studoj, la Akademio de la Kataluna Lingvo, ricevis la duan premion en la branĉo Poezio por “Amara bukedo”.
Ni kore gratulas ambaŭ kolegojn!