25/09/2011

Ekspozicio en la Ateneo pri Popola Kulturo de l’Hospitalet de Llobregat

La nova sidejo de la Ateneo pri Popola Kulturo de L’Hospitalet de Llobregat gastigis ekspozicion pri Esperanto inter la 5a kaj la 16a de septembro. Ĝi estis amase vizitata.

La ekspozicio montris esperantajn afiŝojn de internaciaj kaj naciaj kongresoj, desegnojn pri instruado de Esperanto, kaj ok panelojn enhavantajn esperantajn bildkartojn el diversaj landoj, kovertojn de korespondado, kristnaskajn gratulkartojn, kartojn pri la Muzeo de Esperanto de Subirats, fotojn de Esperanto-stratoj, bildojn, ktp.

Estis ankaŭ tri tabloj sur kiuj kuŝis ĉiuspecaj libroj, revuoj kaj turisma propagando en Esperanto pri diversaj urboj.

La 16an de septembro je la 19a horo oni fermis la ekspozicion per eta parolado kaj bongustaj manĝetoj.

exposiciow.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj