Ekspozicio “Jaume Viladoms. Laboro, kulturo kaj engaĝiĝo”

25/01/2012

570-2.jpg

La pasintan 11an de januaro estis inaŭgurita en Barcelono ekspozicion pri la pedagogo, socia batalanto kaj esperantisto el Sabadell, Jaume Viladoms i Valls. Prezentis la ekspozicion la historiisto Eduard Masjuan, aŭtoro de la libro Jaume Viladoms. Record homenatge al mestre i lluitador social (Jaume Viladoms. Memor-omaĝo al la instruisto kaj socia batalanto). Ankaŭ partoprenis en la aranĝo la ĝenerala sekretario de la sindikato UGT Josep Maria Álvarez kaj la urbestro de Sabadell Manuel Bustos.

La ekspozicio estas vizitebla en la sidejo de la sindikato UGT de Katalunio, Rambla de Santa Mònica 10, Barcelono.

Laborista aktivisto kaj disidento de la reĝimo de Franco, Viladoms dediĉis sian vivon al instruado de sciencoj, humanismaj studoj, materiismo kaj Esperanto ĉefe al proletaro, kaj tial li estis persekutita de la frankismo.

Okaze de la 50-a datreveno de la lernejo Jaume Viladoms kaj de la omaĝo fare de la urbo Sabadell, la skipo de KIS-TV, film-novaĵa servo de Kataluna Esperanto-Asocio, kreis la sekvan 9-minutan filmeton.


ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.