En Andoro

25/05/2012

La pasintan 18an kaj 19an de majo grupo de okcitanaj esperantistoj, kun la helpo de Kataluna Esperanto-Asocio, prezentis Esperanton en Andoro cele al revivigo de la esperanto-movado tie.

La 18an de majo okazis prezento kaj ekspozicio en la Kongresejo de la ĉefurbo. La sekvan tagon oni starigis budon en foiro okaze de la tutmonda tago de la kultura diverseco.

Krom andoraj aŭrotitatoj, pluraj homoj vizitis la budon kaj eĉ montris intereson revivigi la malaperintan lokan esperanto-grupon. Tiucele almenaŭ 15 homoj kunvenos kun la esperantistoj postsomere.

Ni estis ankaŭ invititaj starigi la budon kaj prezenti nian movadon por lingvaj rajtoj en la Andora Foiro okazonta oktobre.

Andora-foto5.png

Andora-foto3.png

Andora-foto2.png

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.