29/04/2012

En Kataluna Socia Forumo

La pasintan 28an de aprilo Kataluna Esperanto-Asocio prezentis kaj pritraktis siajn proponojn pri lingva daŭripovo, lingvaj rajtoj kaj Esperanto en la Renkontiĝoj pri Proponoj de la Kataluna Socia Forumo. La prezento ricevis subtenon kaj simpation de pluraj ĉeestantoj.

La Renkontiĝo pri Proponoj okazas ĉi-jare en la sidejo de Àgora Catalunya, en la centra placo de Katalunio en Barcelono, la 14an, 21an, 28an de aprilo, 5an kaj 6an de majo, kie plurnombraj anaroj kaj personoj diskonigas siajn proponojn, ideojn, spertojn aŭ projektojn; ĉion ĉi oni videbligas kaj grupe pritraktas. La diversaj prezentoj estas pritraktataj kadre de eroj pri ekologiaj rajtoj, ekonomiaj rajtoj, paco-kulturo, politikaj rajtoj kaj kulturaj rajtoj.

Oni decidis tiun novan formaton de la Kataluna Socia Forumo por rompi rutinojn, doni al ni tempon legi kaj aŭskulti la proponojn de aliaj sociaj sektoroj kaj de aliaj anaroj, kaj tiel pligrandigi nian vidpunkton kaj igi nian agadon pli efektivan.

fscat1.png

fscat2.png

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj