En la Internacia Infana Junula Kongreseto

27/08/2011

Montse Brugués Puerta 7-jara, Joan Gestí Franquesa 15-jara kaj Andreu Gestí Franquesa 10-jara estis la infanoj el Katalunio kiuj partoprenis, amuziĝis kaj parolis esperante en la 42a Internacia Infana-junula Kongreseto kies temo estis la vikingoj.

Matene la infanoj lernis Esperanton kaj aliajn amuzajn aferojn en luda etoso. Post la manĝotempo ni povis pli trankvile ludi ludojn el diversaj mondopartoj aŭ kanti, ekskursi, ripozi… Posttagmeze okazis viglaj ludoj rilate al vivo de la iamaj vikingoj. Neforgeseblaj estis la vesperaj programoj kaj la merkreda ekskurso kiam ni vizitis amuzparkon kaj naĝejon!

Vidu nian programon kaj bildojn.

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.