En mezlernejo

29/04/2012

La pasintan 23an de aprilo, tago de Sankta Georgo, Viktoro Solé prelegis pri Esperanto en mezlernejo Bruguers de la urbo Gavà (apud Barcelono). Antaŭ trideko da mezlernantoj, la preleganto prezentis la ĉefajn trajtojn de nia lingvo kaj ĝia taŭgeco por esti vere neŭtrala internacia lingvo.

Kaj la lernantoj kaj la ĉeestantaj instruistoj montris sian intereson pri la lingvo kaj surpriziĝis pri la potenco de Esperanto, lingvo, kiun, ĝis tiam, ili taksis kiel nur simpligita kodo.

foto1-2.png

diapo-2.png

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.