Engaĝigita afrika regeo

24/06/2012

Originoj estas la nomo de la unua verko de Zhou-Mack Mafuila sola. Temas pri afrika regemuziko kun engaĝitaj tekstoj kiuj tuŝas niajn konsciencojn dum ni dancas laŭ la festaj ritmoj de la kongolanda gitaristo. Milito, malsato kaj la respondeco de Okcidento al la malbono de nigra Afriko miksiĝas kun amo, kun ĝojo kaj kun la esenca optimismo de pluraj afrikaj kulturoj.

La kongolanda muzikisto starigas ponton inter siaj afrikaj originoj kaj siaj vojaĝoj, inspiras lin kunlaboroj kun internaciaj artistoj en tre miksa kaj hibrida persona stilo. La artisto miksas afrikan regeon kun roko, ĵazo kaj bluso, kaj atingas eklektikan, varman kaj buntan muzikon kiu veturigas la aŭskultanton al nekonataj landoj. Temas pri vojaĝo al la serĉado de la originoj kiu daŭras, eĉ post finaŭskulti la tutan albumon.

Mendu ĉe Vinilkosmo.

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.