Enpanteoniĝo de Llibert Puig
20/12/2016Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Inter la ĉi-jaraj elektitaj elstaras keano Llibert Puig, motoro de la kataluna movado dum diversaj jardekoj. Ĉi tie alireblas lia profilo en la prestiĝa Panteono prizorgita de Katalin Kovats, kie aperas la plej gravaj instruistoj de Esperanto. Llibert estas la unua kataluno en tiu kolekto de gravuloj. Varme kaj solene gratulas nian samasocianon la estraro de KEA.