Enretigita la katalogo de la Muzeo de Esperanto de Subirats

29/11/2011

De antaŭ kelkaj semajnoj eblas konsulti la bibliografian kolekton de la Muzeo de Esperanto de Subirats. La retkatalogo enhavas preskaŭ 12 000 bibliografiajn informojn pri la libroj disponeblaj en la biblioteko kaj ĝi estas konsultebla ĉe: [mesperanto.alwaysdata.net/opac/index.php
->http://mesperanto.alwaysdata.net/opac/index.php]

Javier Guerrero detalas tiun ĉi procezon en sia blogo.