Enric Baltasar elektita nova TEJO-estrarano

19/09/2016

La 11-an de aŭgusto 2016 demisiis Ariadna García Gutiérrez pri sia posteno kiel estrarano de TEJO.

Unu monato poste, la elekto de Enric Baltasar kompletigas denove la estraron. Laŭ informoj de la TEJO-hejmpaĝo partoprenis la voĉdonon 18 homoj (el 32), 16 favore, neniu kontraŭe kaj du sindetenis.

Ĝis nun Enric estis komitatano B kaj respondeculo pri nacia agado en Eŭropo.

Ni elstarigas, ke alia membro de Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) estas la nuntempa prezidanto de la organizo, nome Michael Boris Mandirola. Male al UEA, TEJO agnoskas KEJ kiel nacia asocio samnivele al la franca aŭ la hispana, ekzemple.

Jen la ligilo al eta intervjuo kun la nova TEJO-estrarano.
enric-214x300.jpg

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.