Arĥivo de novaĵoj

09/01/2024

Kroniko de la Zamenhof festo en Cassà de la Selva

La pasintan 16-an de decembro okazis en Cassà de la Selva la Zamenhof tago. La loko ne estis hazarde elektita ĉar la festo estis dediĉita al la esperantistinoj ĝenerale, kaj aparte kiel omaĝo al Dolors Godoy i Rotllens, veterana movadanino, literaturamanto kaj iama urbestrino de la urbeto en la jaro 1979. La festo konsistis en […]

13/11/2023

KEJ, nova membro de CNJC

La Eksterordinara Ĝenerala Asembleo de la Nacia Junulara Konsilio de Katalunio (CNJC), kunveninta la 12-an de novembro 2023 en Coma-ruga (El Vendrell, Baix Penedès), aprobis la peton de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) aliĝi al la CNJC kiel plenrajta membro. La Konsilio, fondita en la jaro 1979, havas pli ol cento da aliĝintaj asocioj, kaj celas, […]

Home en ruïnes
10/11/2023

Prezento de la libro “Home en ruïnes” ĉe la Kataluna Historia Muzeo

La pasintan 8-an de novembro en la kunvenejo de la Museu d’Història de Catalunya okazis la unua el la antaŭviditaj prezentoj de la lasta eldono de KEA, la libro Home en ruïnes, katalunlingva versio de la taglibro kiun Jaume Grau Casas verkis dum sia tragika restado en diversaj francaj koncentrejoj dum la Dua Mondmilito. En […]

11/09/2023

Forpasis Carme Junyent

La 3an de Septembro forpasis Carme Junyent i Figueras (naskiĝinta en 1955). Ne oftas popolaj konsternoj pro morto de lingvistoj aŭ de iu ajn alifakaj sciencistoj. Tamen ekde ŝia morto ne ĉesas la artikoloj, esprimoj de kondolencoj, reelsendado de intervjuoj radiaj kaj televidaj, ktp. Do pro kio tiom da tremo en la kataluna socia medio? […]

23/04/2023

Nova retbutiko de KEA

Okaze de Sankta Georgo, KEA disponigas retbutikon, kie ni vendos ne nur librojn sed ankaŭ diskojn, DVD kaj diversajn varbmaterialojn. La celo estas ekonomie helpi la asocion kaj ankaŭ havigi novan platformon kie oni facile povu akiri varojn rilataj al la internacia lingvo. Vi povas aliri la butikon kaj krei al vi uzulkonton ĉe https://butiko.esperanto.cat. […]

top view of a red rose on an open book
21/04/2023

Budoj de Sankta Georgo de KEA

Post kelkaj jaroj kun diversaj problemoj, ĉi-jare KEA havos du budojn de Sankta Georgo, unu en Barcelono kaj la alia en Sabadell. Vi povas trovi ilin tie: En ambaŭ budoj, nia asocio disvendos la plej freŝajn eldonaĵojn akj ankaŭ aliajn elektitajn librojn, krom diversajn aliajn objektojn. Ni atendas vin kaj ĝojos vin saluti tie!

06/03/2023

Kunvoko de Ordinara Asembleo de KEA

La Plenumkomitato de la Kataluna Esperanto-Asocio statute kunvokas vin partopreni en la Ordinara Asembleo de nia asocio, okazonta sabaton la 25-an de marto je la 17:30, en la unua kunvoko, kaj je la 18:00 en dua kunvoko, ĉe la SES (C/ Papa Pius XI, 130, 08208 Sabadell) kaj interrete (baldaŭ pli da detaloj). La tagordo […]

02/03/2023

La RenKEJtiĝo, sukceso de la Kataluna Esperanto-Junularo

La pasintan semajnfinon, de la 24a ĝis la 26a de februaro, okazis en Manresa la unua RenKEJtiĝo, renkontiĝo de junaj katalunaj esperantistoj. Tiu ĉi renkontiĝo, organizita de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) kadre de la Fira de l’Aixada en Manrezo, funkciis kiel renkont-punkto ne nur por la kataluna junularo, sed ankaŭ por aliaj movadanoj de la […]

09/02/2023

Mortis Maria Garcés i Coll

Mortis, 88-jara, Maria Garcés Coll. Ŝi naskiĝis en 1935. Ŝi estis vicprezidanto de KEA ekde 1988 ĝis 1994 kaj dum diversaj periodoj ŝi estis estrarano de la Asocio.Tre estimata de la katalunaj esperantistoj pro sia afableco kaj gastamo kaj, ĉar dum multaj jaroj, ŝi estris, kune kun sia kompano Petro Nuez Pérez, la presejon Gràfiques […]

28/01/2023

Mortis Delfí Dalmau i Argemir

Mortis, 96-jara, la membro de KEA, Delfí Dalmau i Argemir (1927-2023). Li sin dediĉis, inter aliaj temoj, al la studado de arta havaĵo ofte forgesata: la sonorilturoj de la katalunaj preĝejoj. Pri tiu studobjekto li postlasas diversajn eldonitajn librojn. Delfí Dalmau i Argemir estis filo de la lingvisto kaj esperantisto Delfí Dalmau i Gener (1891-1965). […]

21/12/2022

Kataluna Esperanto Asocio festas historian Zamenhofan Tagon

La pasintaj 16-an kaj 17-an de decembro, Kataluna Esperanto Asocio festis la Tagon de Zamenhof, omaĝe al  Ludoviko Lazaro Zamenhof, kreinto de la Internacia Lingvo Esperanto. La aranĝoj precipe taŭgis por prezenti eldonajn novaĵojn rilatantaj al Esperanto kaj ĝiaj pioniroj.

12/09/2022

Nova retejo de Kataluna Esperanto-Asocio

Kataluna Esperanto-Asocio prezentis sian nova retejon pasintlunde la 12an de septembro. La celo de tiu retpaĝaro estas duobla: proponi informojn pri la Internacia lingvo al la katalunlingvanaro kaj informojn pri la kataluna lingvo kaj kulturo al esperantistaro. Tiu retpaĝaro estas farita pere de la libera programaro WordPress, kaj unuafoje ties ĉefa celo estas la aliro […]

10/09/2022

Surstrate dum la nacia tago

La 11an de septembro, Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo ĉeestos en la asocia foiro de la Kataluna Landaro, okazonta en Barcelono, en Arc de Tiomf, kadre de la Festo por la Libereco de Òmnium. Aktivuloj de KEA kaj KEJ pasigos tie la tagon en budo por informi pri Esperanto, pri lingva idearo, kursoj kaj agado. […]

22/12/2021

Esperantisto prezidos la katalunan akademion

Nicolau Dols, esperantisto kaj Esperanta poeto, estas la nova prezidanto de la akademio de la kataluna lingvo. Laŭ li esperantistoj povus profiti de la kataluna sperto : ”Ekzistas pli grandaj kaj pli riĉaj akademioj de aliaj lingvoj, sed eble ili neniam spertis kion signifas profesie labori por endanĝerigita lingvo.” Nicolau Dols estas profesoro pri Kataluna […]

Z-Tago en la kooperativa librejo UNICEPE en Oporto

Kataluna filologo Xavier Magrinyà i Minguell prezentis libron de fama kataluna aŭtoro Salvador Espriu, “La pell de brau – La Taŭrofelo”, esperantigitan de Abel Montagut. Je la 11a de decembro okazis Z-Tago en la kooperativa librejo UNICEPE, por celebri la naskiĝtago de la kreinto de Esperato, Ludoviko Lazaro Zamenhof. La kondukantoj estis Alexandra Paz kaj […]

18/10/2021

Forpasis Montserrat Franquesa

Kun granda malĝojo, Kataluna Esperanto Asocio informas pri la forpaso, ĉi-lunde la 18-an de oktobro 2021, de Montserrat Franquesa i Gòdia. Elstara esperantisto, ŝi estis estrarano de KEA kaj ĉefredaktoro de la revuo Kataluna Esperantisto, la oficiala organo de la asocio. Magistro pri klasika kaj ĝermana filologioj, kaj ankaŭ doktoro pri tradukado en la Aŭtonoma […]

17/02/2021

Por la rajto je libera esoprimo kaj kontraŭ la enkarcerigo de Pablo Hásel.

Ni postulas la politikajn kaj jurajn respondeculojn de la hispana ŝtato liberigi Pablo Hásel kaj kiun ajn perskutatan aŭ malliberigan artiston por iliaj vortoj, desegnoj aŭ aliaj artistaĵoj. Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo energie rifuzas la areston de la repisto Pablo Hasél. Socio permesanta al sia juĝ-sistemo juĝi kaj enkarcerigi artiston pro la vortoj de […]

24/01/2020

Kataluna Kongreso de Esperanto, 1

La venonta Kataluna Kongreso de Esperanto okazos en Majorko dum la semajnfino de Pentekosto, 31-a de majo. Ĝi ampleksos de la vendreda vespero ĝis la lunda tagmezo. Ni memorigas, ke diversaj lokoj ĝuas festotagon dum la Pentekosta Lundo. La temo de la kongreso estos dediĉita al “Defioj de la 21-a jarcento”. La kongresejo situiĝos en […]

22/12/2019

Kataluna Kongreso de Esperanto

Oni jam fiksis la datojn por la venonta Kataluna Kongreso de Esperanto: la semajnfino de la dimanĉo 31-a de majo de 2020 [Pentekosto]. Baldaŭ ni havos pliajn informojn. Rezervu viajn datojn!

23/12/2017

101 maldec(et)aj ŝercoj

Publikiĝis nova kaj heterodoksa eldonaĵo: 101 maldec(et)aj ŝercoj. Kompilis kaj tradukis Pedro M. Martín Burutxaga, 1-a eldono, 2017. 40 paĝoj, 4 eŭroj. Memeldonita de la aŭtoro kaj presita en Katalunio. Mendeblas rekte de la aŭtoro pmarbu@hotmail.com Jen teksteto aperinta en la malantaŭa parto de la kovrilo: Ne ŝajnigu, ke la enhavo ne interesas vin. Certe […]