14/05/2014

Esperanta nomo por integriga ĥoro

Kormondo estas nomo de la nova ĥoro naskiĝinta en urbo Llagostera. La koruso estis kreita okaze de la Festivalo de la Lingvoj de la Mondo, en ĝi anas homoj venintaj el diversaj mondopartoj, kaj oni por trovi nomon taŭgan al ties integriga rolo, ili uzis Esperanton.

La ĥoron kreis Llagostera Solidària, kun la kunlaboro de la muziklernejo de El Casino. Ĝia celo estas stimuli la homajn rilatojn, la kunvivadon kaj la emon kunamuziĝi.

IMG_3779.jpg

Kormondo-300x225.jpg

logo_kor2.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj