03/09/2011

Esperantistoj de la Kataluna Landaro renkontiĝas en la Kataluna Somera Universitato

La Kataluna Somera Universitato (KSU) proponis ĉi-jare kelkajn kursojn pri planlingvoj, ĉefe pri esperanto kaj tokipona.

En tiuj kursoj, gviditaj de Nicolau Dols i Salas, Xavier Margais, Elisabet Abeyà kaj Lluís Batlle, partoprenis multnombraj interesplenaj esperantistoj kaj ne-esperantistoj.

Fine de la kursoj, la partoprenantoj de la KSU kaj tiuj de la Esperanto-grupo Conflent renkontiĝis en kafejo en la centro de Prada de Conflent por interŝanĝi, kaj esperante kaj katalune, spertojn kaj estontajn projektojn.

[Artikolo aperinta en la ĵurnalo L’Indépendant la 1an de septembro 2011
->http://www.lindependant.fr/2011/09/01/si-tous-les-esperantistes-se-donnaient-la-main,56561.php]

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj