25/07/2014

“Esperanto”, de lingvo persekutata al lingvo forgesata

dani-by-janaperez.jpg
Dani Cortijo (Foto: Jana Pérez)

La historiisto Dani Cortijo prezentis Esperanton pasintĵaŭde, la 24an de julio, en la programo 8 Dies a la Setmana (8 tagojn semajne) kiun elsendas Catalunya Ràdio, la ĉefa publika radio de Katalunio. En tiu programo Cortijo gvidas historian sekcion kies celo estas malkovrigi al aŭskultantoj preteratentatajn faktojn kaj aferojn.

Cortijo ĉefe parolis pri la historio de la internacia lingvo, pri ties persekuto kaj pri ideologiaj aspektoj. Kelkaj radiaŭskultantoj telefonvokis kaj parolis esperante kun la esperantista historiisto.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj