20/02/2012

Esperanto en mezlerneja angla semajno

Ankaŭ Esperanto estis reprezentita dum la ĉi-jara English Week (Angla Semajno) en mezlernejo Serrallarga, de Blanes, kie jam antaŭ jaroj ĝi estis oficiale instruita kiel devige elektebla lernobjekto*.

iesblanes_w1.jpg
De la 13a ĝis la 17a de februaro, per ekspozicioj, prezentadoj, teatraĵoj kaj aliaj, la angla, deviga objekto por ĉiuj lernantoj, eliris el klasĉambroj kaj inundis manĝejon, bibliotekon, koridorojn kaj ĉiujn ejojn ĝenerale.

Sed ne nur la angla havis sian lokon, ankaŭ la franca, la germana kaj, kiel jam dirite, Esperanto havis okazon por sin prezenti antaŭ lernantoj, instruistoj kaj vizitantoj.

iesblanes_w2.jpgEsperanto estis reprezentita per bone videbla informa plafono situita en strategia trapasejo kaj ekspozicio de naciaj kaj internaciaj publikigaĵoj en la lerneja biblioteko.

Almenaŭ deko da lernantoj prenis slipeton kun retadresoj por informiĝi pri la lingvo, la movado en Katalunio kaj kursoj.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj