23/11/2014

Esperanto estas nemateria kultura heredaĵo de Pollando

Esperanto estas nemateria kultura heredaĵo de Pollando. La pasintan 20an de novembre, la pola ministro pri kulturo kaj heredaĵo, Małgorzata Omilanowska, inkuzivigis la internacian lingvon en la listo pri nematerial heredaĵo de la lando.

Endas danki tiun atingon al la pola senatoro Edmunt Wittbrodt kaj al Kazimierz Krzyżak, estrarano de Pola Esperanto-Asocio.

La tutmonda esperanto-movado kontentas pro la evento, kaj ekplanas proponi la inkluzivigon de la internacia lingvo kiel Nematerian Kulturan Heredaĵon de la Homaro al UNESKO, kiu jam rekonas la valoron kaj la utilon de nia ligvo ekde 1954.

640px-Ulica_Esperanto.jpg
Esperanto-strato en Varsovio (foto: Robert Bogenschneider)

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj