Forpasis Gabriel Mora i Arana

25/11/2014

Mardon la 25an de novembro forpasis la poeto kaj esperantisto Gabriel Mora i Arana, 89-jaraĝa. Li gajnis diversajn poeziajn premiojn en la Floraj Ludoj de Barcelona (prestiĝega katalunlingva poezia konkurso) kie li atingis la titolon de Florluda Majstro.

En Esperanto li estis unu el la starigintoj de la Internaciaj Floraj Ludoj kaj el siaj verkoj elstaras la tradukoj de la poemaro Tombejo de Sinera de Salvador Espriu kaj de la poemo “Vortoj por la paco” de Miquel Martí i Pol. Liaj verkoj troviĝas en la Esperanta Antologio. Poemoj 1887-1981.

La pasintan 21an de marto li estis unu el la protagonistoj de la Monda Tago de la Poezio en Manresa kaj la societoj Òmnium Bages kaj la biblioteko Del Casino omaĝis lin kaj aranĝis ekspozicion pri li.

Kataluna Esperanto-Asocio kore bedaŭras la forpason de granda asociano kaj granda homo, kaj esprimas sian kondondencon al liaj familianoj kaj amikoj.

gma.jpg

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.