16/11/2012

Francio ratifikos la Eŭropan ĉarton pri regionaj aŭ minoritataj lingvoj

“Francio ekos la procezon por ratifiki la Eŭropan ĉarton pri regionaj kaj minoritataj lingvoj, tiel kiel promesis la prezidanton de la Respubliko”, diris pasintĵaude la ministro pri kulturo, Aurélie Filipetti, responde al skriba peto deponita pasintaŭguste fare de la okcitana senatano Roland Courteau.

“Tiun ĉi laboron oni plenumos transverse kaj kunlabore, en streĉa konekto kun la parlamentanoj kaj ĉiuj elektitoj, kaj tiel certigi plenan disvolvon de la lingvoj de Francio, asertis la ministro, sen precizigi kiam tiu procezo komenciĝos.

La Eŭropa ĉarto pri regionaj aŭ minoritataj lingvoj estis subskribita en 1999 fare de la tiama unua ministro Lionel Jospin, sed la tiama prezidanto, Jacques Chirac, rifuzis ĝin ratifiki ĉar ĝi estis kontraŭkonstitucia.

Nuntempe Francio estas unu el la plej subevoluintaj landoj de la Eŭropa Unio rilate al lingvaj rajtoj.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj