Fulmlecionoj de Esperanto furoras en la librotago

24/04/2014

La 23an de aprilo, okaze de la libro-tago, Kataluna Esperanto-Asocio starigis budojn en Sabadell kaj en Barcelono. Tiu de Barcelono estis starigita en ‘La Rambla’ samkiel dum pasintaj jaroj, sed ĉi-foje ĝi estis multoble pli sukcesa kaj fruktodona.

La ĉefa tasko de la budo estis informa. Ĝi proponis i.a. kelkminutan enkondukan kurson de Esperanto, okazinta plurfoje longe de la tago. Entute, ĉ. cent homoj gustumis Esperanton pere de la kelkminuta leciono. La fulmkurson pretigis kaj enkondukis Viktoro Solé, ĝi estas amuza, tre pedagogia kaj forte vekis entuziasmon.

Deĵorantoj donacadis flugofliojn, ekzemplerojn de Kataluna Esperantisto, paĝo-markilojn dezeginitaj de Guillem Sevilla kaj disvendis librojn kaj t-ĉemizojn. La plej venditaj libroj estis La Eta Princo de Saint-Exupéry.

La monprofito estis ĉi-jare sesoble pli alta ol dum pasintaj jaroj, sed la plej granda profito estis ĉefe socia, danke al la sindonemo, laboro kaj helpo de Àngels del Pozo, Antoni Gimeno, Bel Sancho, Carles Vela, Gemma Armadans, Irina Zacharova, Jomo Milla, Jordi Aromí, Jordi Perera, Jose L Torres, Josep Franquesa, Klara Baylina, Marta Moliné, Martí Gustamante, Mon Cardona, Montserrat Franquesa, Viktoro Solé, Xavier Alcalde kaj Xavier Torné, inter pluraj aliaj.

pic1.jpg

pic2.jpg

pic3.jpg

Fotoj de Jordi Aromí

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.