14/09/2012

Historia manifestacio en Barcelono por la sendependiĝo de Katalunio

thumb_474__4-113.jpg La pasintan 11an de septembro, okaze de la nacia tago de Katalunio, Barcelono spertis la plej grandan manifestacion de sia historio. Du milionoj da personoj laŭ la organizantoj -1.5 miliono laŭ la polico- manifestis por peti la sendependecon de Katalunio.

La manifestacio komenciĝis je la 18a, sed kelkajn horojn antaŭe, la urbo Barcelono estis ja kolapsita pro homamaso. La 3.5 kilometra itinero estis tiel plena, ke manifestaciantoj devis iri ankaŭ laŭ alternativaj stratoj. Tamen, plimulta homamaso simple ne sukcesis moviĝi.

Temis pri popola alvoko kaj tial ĉekape marŝis neniu politikisto sed anoj de Nacia Kataluna Asembleo (ANC), kantistoj, ĵurnalistoj, aktoroj kaj aliaj homoj de la kultura medio.

Sufiĉe malproksime de la manifestacia kapo, marŝis reprezentantoj de kelkaj politikaj partioj (ERC, CiU, ICV-EUiA, CUP, SI, Rcat kaj kelkaj anoj de PSC sed ne nome de la partio). Ĉiuj parlamentaj partioj estis krom hispandekstrisma PP kaj hispanisma C’s ĉeestis la paradon. Aliĝis al la manifestacio naŭ ministroj de la kataluna registraro inter kiuj estis la vicprezidanto de Katalunio Joana Ortega.



Superis ĉiun antaŭvidon


Prezidanto de ANC, Carme Forcadell, diris al la ĵurnalistoj ke la organizantaro troviĝis “tute superita pro la situacio” ĉar la manifestacio, laŭ ŝi, “superis ĉiun antaŭvidon”. La manifestacia kapo apenaŭ povis marŝi, kaj devis iri, helpitaj, laŭ aliaj stratoj ĝis la Parlamento.


Kiam reprezentantoj de ANC kaj de la Asocio de Sendependentismaj Municipoj (AMI) atingis la Parlamenton, tiam ili donis la finan manifeston al la parlamenta prezidanto, Núria de Gispert.
 
 
Peto al la parlamentaj deputitoj por sendependiĝo

Prezidanto de ANC, Carme Forcadell, petis al la deputitaro de la katalunia Parlamento, ke ili komencu la procezon por atingi propran ŝtaton. Forcadell ankaŭ petis balotojn en ĉiuj municipoj kaj diris ke, se la prezidanto de Katalunio, Artur Mas, kunvokas balotojn plebiscite, ANC subtenos. La prezidanto de la Parlamento respondis, ke politikistoj aŭskutos la popolan alvokon okazantan en la stratoj de Barcelono.
 


Reago de la prezidanto

La sekvan tagon, al prezidanto de Katalunio, Artur Mas, prelegis en Madrido pri la bezono iĝi sendependa ŝtato. Unu tagon pli poste, ricevis reprezentantojn de ANC.

La reagoj de la hispaniaj politikaj reprezentantoj estis modeste malkonsentaj kaj minacaj.

Tri tagojn poste, la prezidanto de Katalunio ricevis reprezentantoj de ANC. Laŭdire, la kunveno estis kontentiga. 


Alvoko al la mondo 

Fine de la manifestacio, oni legis alvokon al la mondo en kelkaj lingvoj. La esperantan version legis Andreu Gestí, la plej juna membro de Kataluna Esperanto-Junularo.

En la mesaĝo, Gestí diris: “Katalunio parolas al la mondo. Mi estas kataluno kaj mi diras al vi ke ni deziras, ke Katalunio iĝu nova ŝtato en la mondo. Hodiaŭ komenciĝas paca kaj democratia procezo por igi Katalunion nova ŝtato en Eŭropo. Bonvolu subteni nia alvokon”.

Filmeto enhavanta la esperantlingvan alvokon de Andreu Gestí. Spektu la tutan plurlingvan alvokon al la mondo ĉe Vilaweb.

fac328ccfc3a11e193de22000a1c8656_7.jpg

551887_423048831085210_51137694_n.jpg

02bfb7d4fc5e11e18fa722000a1e8ac2_7.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj