La Espero

“La Espero” estas kanto kiu fariĝis kiel himno pri esperanto kaj pri la esperantistoj. La poemo estis verkita de L.L. Zamenhof mem, kaj la muzikon verkis Félicien Menu de Ménil.

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
Al la mond’ eterne militanta
ĝi promesas Sanktan harmonion.


Sub la sankta signo de l’Espero,
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la Esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj,
Sed dissaltos la obstinaj baroj
per la Sankta Amo disbatitaj.


Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l’Homaro.
Por eterna ben’ efektiviĝos.

Teksto: L. L. Zamenhof
Muziko: F. de Ménil

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.