02/10/2017

Kataluna Esperanto Asocio aliĝas al la Manifesto de la Tablo por la Demokrateco

En la nuntempa socipolitika situacio de Katalunujo, kie la valorojn pri demokrateco, komuna partopreno kaj paco minacas la aŭtoritata drivo de la hispana ŝtato endas agi por la defendo de tiuj valoroj kaj principoj koincidaj kun tiuj de nia asocio.
Tial Kataluna Esperanto Asocio aliĝis al la Manifesto de la Tablo por Demokrateco.

Ligilo al la originala versio.

Traduko de la Manifesto:
En Barcelono, la 27-an de septembro de 2017, la asocioj, sindikatoj kaj organizoj de la kataluna socio, kunveninte en la Kataluna Muzeo pri Historio manifestas:

  1. Arigas nin la bezono doni unuecan respondon por defendo de la katalunaj institucioj, fundamentaj rajtoj, rajto je memdecido de la kataluna popolo kaj demokrateco.
  2. Ni manifestas nian maltrankvilon pro la malobservo de la fundamentaj rajtoj kaj de demokrata libereco fare de la hispana registaro kaj diversaj ŝtataj institucioj en la lastaj tagoj.
  3. Ni alvokas la katalunan socion al paca, firma kaj konstanta reago por defendi niajn instituciojn kaj fundamentajn rajtojn.
  4. Ni opinias ke la politikaj problemoj postulas politikan solvon, ne perfortan. Tial ni faras alvokon al la eŭropaj kaj internaciaj institucioj ke ili zorgu por garantii tion.
  5. Ni konsistigas diversdevenan kaj unuecan spacon por defendo de la katalunaj institucioj kaj de la fundamentaj rajtoj kaj libereco de la civitanoj, kaj ni depostulas rajton je memdecido pri la politika estonteco de la kataluna popolo.
  6. Ni engaĝiĝas al kunordigita kaj senĉesa reago kontraŭ kiu ajn ago malobservanta la fundamentajn rajtojn kaj ni ne ekskluzivas kian ajn pacan kaj interkosentitan mobilizan popolan agadon.

Tradukis: Alfons Tur. Korektis: Rubén Fernández

Compartir

Arxiu de notícies