15/07/2011

KEA alvokas la aŭtoritatojn kaj la civitanaron defendi la katalunan kontraŭ la lastaj agresoj

La ĵusa deklaro de la nova prezidanto de Aragono, Luisa Fernanda Rudi, kie ŝi komunikas la nuligon de la Leĝo pri lingvoj de Aragono, febla klopodo por la digno de la kataluna kaj de la aragona, kulminas amasmedian kampanjon ne nur kontraŭlingvan sed ankaŭ ksenofobian kaj aldoniĝas al la lastaj agresoj de la Popola Partio kontraŭ la kataluna lingvo en Valencilando kaj en la Balearaj Insuloj.

Antaŭ tiu minaco, Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) volas diskonigi la sekvan komunikon:

Ni denuncas la atakojn kontraŭ la katalunlingvanoj de Valencilando, la Balearaj Insuloj kaj la Aragona Strio, kaj la antaŭan ksenofobian kampanjon okazigintan por la pravigo de tiu lingvomortiga klopodo.

Ne temas pri atako al la katalunlingvanoj de unu konkreta teritorio sed pri atako al la kataluna lingvo ĝenerale kaj sekve, ni petas ĉiujn aŭtoritatojn de la Kataluna Landaro kaj la civitanaron ekagi ĉiel necese por eviti la politikigon de la lingvo kaj ĉesigi tuj la atakojn.

Malobservi lingvajn rajtojn estas malobservi homajn rajtojn.

Kataluna Esperanto-Asocio, 14an de julio 2011

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj