05/01/2012

Komerco kaj Esperanto en Ĉinio

franquesa_xina_w.jpg La pasintan 26an de oktobro, nia samasociano Josep Franquesa vojaĝis al Ŝanghajo akompanata de sia filo por viziti la internacian foiron EPC. Dum la evento akompanis ilin ĉinaj esperantistoj kiuj rolis kiel tradukistoj. La rezulto estis kontentiga kvanto da kontaktoj kun ĉinaj firmaoj. La kompanio de Franquesa importadas hidraŭlikan tubon de antaŭ 7 jaroj, sed ĝi ekuzis komerce la internacian lingvon antaŭ 46 jaroj kun japana entrepreno.

La 29an kaj kaj la 30an de oktobro ili aktive partoprenis la 5an Jarkunvenon de Ĉinaj E-komercistoj de IKEF-Ĉinio, okazinta en urbo Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang. Ili prelegis pri sia komercado pere de Esperanto dum 46 jaroj kaj pri la principaro de Kataluna Esperanto-Asocio. Tiu lasta prelego starigis interesan kaj abundan demandorondon de ĉinaj partoprenantoj kiuj ĝenerale malkonas la katalunan realon kaj kies medio ne spertas sentemon al lingvaj rajtoj.

Elstaris en la aranĝo la itala vino Saluton importata de Xiamen Chine Ko Ltd., per kiu oni tostis la finon de la jarkunveno dum oni anoncis, ke venontjare la aranĝo okazos en urbo Changsha, en provinco Hunan.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj