18/02/2016

Kunlaborado de KEA kaj la Consorci per a la Normalització Lingüística

La pasintan 11-an de januaro Kataluna Esperanto-Asocio kaj la loka delegacio de la urba distrikto Sants-Montjuïc de la Consorci per a la Normalització Lingüística (CPNL) kunorganizis prelegon pri la internacia lingvo al la lernantoj de la kurso “Lingvo kj kulturo” kiu okazas en la sidejo de tiu delegacio.

En tiu prezento la profesoroj Ramon Perera kaj Montserrat Franquesa prelegis pri la deveno, evoluo kaj ĉefaj ecoj de esperanto. La lernantoj sekvis la klarigojn kun intereso kaj petis aldonajn informojn.

Oni antaŭvidas pluan estontan kunlaboron inter KEA kaj CPNL.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj