04/12/2015

La 15-an de decembro

ener_5_eo-2015.jpg

Kiel ĉiujare, la venonta mardo 15-a de decembro la esperantisma movado festos la Esperanto-tagon tutmonde. Ankaǔ ĉe ni, Kataluna Esperanto Asocio solenos en Espai Vilaweb je la 19h00 la naskĝtagon de Ludwik Lejzer Zamenhof, iniciatinto de tiu lingvo kreita kun la celo estiĝi la internacia helplingvo kiu faciligu la fratecon kaj reciprokan interkompreniĝon inter la diversaj homoj kaj popoloj.

Ĉijare , la akton oni dediĉos al la memoro de la figuro de la kataluna folkloristo kaj esperantisto Joan Amades i Gelats kadre de la eventoj de la jaro Amades. La prelegon faros la historiisto Dani Cortijo, aǔtoro de la blogo Altres Barcelones kaj membro de la Kultura Asocio Joan Amades. La evento taǔgos kiel prezento de la unua eksponilo el la serio “Niaj pioniroj”, komisiita de Kataluna Esperanto Asocio kaj dediĉita, ĉikaze, al Joan Amades.

Dum tiu evento aĉeteblos, en reduktita prezo, diversaj publikaĵoj kiel la Agenda de la Terra 2016, la nura agendo ekzistanta en la kataluna, okcitana kaj esperanto, aǔ la proverbaro esperanta-kataluna de Pedro M. Martín Burutxaga.

Ankaŭ en Tuluzo okazos la festo de Esperanto la semajnfino 12-13 de decembro kun signifa kataluna reprezentado.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj