La katalunaj esperantistoj

05/08/2011

Surbaze de enketo inter 98 katalunaj esperantistoj, la esploro, unuflanke, komparas la ecojn de tiu kolektivo kun tiuj de la kataluna socio kaj, aliflanke, analizas la grupon mem kaj la eventualan evoluon de la membroj. La esploro ne subkomprenas, kiel antaŭaj enketoj en aliaj landoj, la membrecon en landa asocio kiel sinonimon de esperantisteco, sed aparte interesiĝas pri la difino de la koncepto “esperantisto” kontrastigante diversajn respondojn. Aliflanke, ĝi provas certigi ekvilibrigitan samplon por eviti deviojn en la rezultoj pro superreprezentiĝo de difinitaj subgrupoj. La rezultoj montras plurajn atentindajn deviojn de la katalunaj esperantistoj disde siaj samlandanoj – aparte pri klereco, politikaj sintenoj kaj okupado de la libera tempo – , kaj samtempe konfirmas la rezultojn atingitajn en aliaj landoj, malgraŭ kelkaj rimarkindaj diferencoj eventuale klarigeblaj pro la nacia kaj lingva minoritateco de la katalunaj esperantistoj. alos_tonkin.pdf

Attached documents

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.