17/05/2015

La municipaj balotoj kaj la lingva diverseco

Flanke de ĉies voĉdonaj preferoj, estas nekutime, ke la katalunaj politikaj partioj tradukas ties kampanjan materialon al aliaj lingvoj. Tial, ni volas elstarigi la penon de la kandidat-listo Barcelona en Comú, [proponanta sian materialon->https://barcelonaencomu.cat/ca/material-de-campanya
] en Esperanto, en la ĉina, en la gvarania, en la rumana, en la portugala, en la persa, en la itala, en la urdua, en la greka, en la finna, en la angla, en la araba kaj en la turka.

Ni, do, salutas tiun rekonon al la graveco de la lingva diverseco kaj de la diversaj lingvaj komunumoj loĝantaj en Barcelono. Estus bele se la aliaj partioj sekvus la ekzemplon de tiu iniciato kaj plurlingvigus sian kampanjan materialon. Tial, la 24an de majo, ni ĝuus balotadon, ne nur demokratian kaj liberan, sed ankaŭ lingve daŭripovan.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj