13/10/2014

La okcitana lernejo de Limoĝo kondamnita redoni la subvencion

Tribunalo de Lemoĝo kondamnis la lernejon Calandreta, la sola de la regiono kiu uzas la okcitanan lingvon, redoni 47 000 eŭran subvencion. Laŭ informoj de la okcitana retĵurnalo Jornalet, la verdiko prenas al la okcitana lernejo ĝian tutan havaĵon.

La verdiko sekvas denoncon faritan de civitanaro, membroj de la Féderation Nationale de la Libre Pensée, societo francisma kiu sin manifestas kontraŭ la okcitana lingvo kaj agas por hegemonia superregado de la franca. Sed la pravigo de la denonco estis, ke la lernejo ricevis subvencion celantan mezlernejon kaj ne bazlernejon. Tiu asocio ankaŭ denoncis al la tribunaloj la Eŭropan Ĉarton por Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj.

La t.n. Calandreta estas asociaj lernejoj funkciantaj ekde 1979. En ili oni instruas en la okcitana lingvo. Nun estas pli ol 50 centroj laŭlonge de Okcitanio kaj instruas al ĉ. 3000 lernantoj. En Limoĝo kaj en la tuta regiono nur estas unu.

calandreta.jpg
Foto: Paraulas en Òc

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj