02/02/2015

Malgranda proverbaro kataluna-Esperanto: mendu vian provekzempleron por recenzoj

Kataluna Esperanto-Asocio ĵus eldonis la libron Malgranda proverbaro kataluna-Esperanto de Pedro M. Martín Burutxaga. La libron prezentis la pasintan 15an de decembro la aŭtoro kaj la paremiologo Víctor Pàmies, kiu enkondukas la verkon. La revuo Núvol publikigis artikolon pri la evento.

Se vi deziras publikigi recenzon de tiu libro en kiu ajn amasmedio, aŭ eĉ en reta blogo, bv. mendi senpagan ekzempleron al la retadreso f.macip(a)esperanto.cat.Simple klarigu kie kaj kiam la recenzo estos publikata.

IMG_1997-2.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj