Membroj de KEA interviditaj
21/04/2017La retejo Tribus ocultas de la amaskomunikila korporacio Atresmedia (posedanta de Antena 3, la Sexta, Neox, Nova kaj Onda Cero, inter aliaj) ĵus publikigis artikolon pri esperanto kie partoprenis, per telefona intervido, pluraj hispanaj kaj katalunaj esperantistoj, inkluzive membrojn de nia asocio.
Ĝi estas videbla klakante ĉi tie.