09/02/2023

Mortis Maria Garcés i Coll

Mortis, 88-jara, Maria Garcés Coll. Ŝi naskiĝis en 1935.

Ŝi estis vicprezidanto de KEA ekde 1988 ĝis 1994 kaj dum diversaj periodoj ŝi estis estrarano de la Asocio.
Tre estimata de la katalunaj esperantistoj pro sia afableco kaj gastamo kaj, ĉar dum multaj jaroj, ŝi estris, kune kun sia kompano Petro Nuez Pérez, la presejon Gràfiques Tinell, en la koro de la barcelona Gotika Kvartalo. Tie renkontiĝis lokaj kaj eksterlandaj esperantistoj kaj la vizitantoj de la urbo estis gastigitaj en apartamento kiun ili havis tiucele. Por multaj el ni Petro kaj Maria estas por ĉiam ligataj al niaj unuaj memoroj kiel esperantistoj ĉar ni ĉiam sentis nin akceptataj ĉe ili kaj havis la okazon lerni kaj progresigi la lingvokonon kaj ankaŭ malfermiĝi en aliaj kampoj rilataj al justeco: lingva sed ankaŭ socia kaj ekonomia justeco.

La funebra ceremonio estos la vendredon, je la 12h, en la tanatorio Sancho de Ávila, ĉambro 19.

Ripozu pace Maria Garcés Coll kaj ricevu nian kondolencon siaj familianoj kaj geamikoj.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj