02/04/2012

Naskiĝis Jornalet.com, retĵurnalo en la okcitana

En malfacila momento por la amasmedioj, aperis kuraĝa propono. Temas pri Jornalet, retĵurnalo elpensita kaj redaktita en la okcitana lingvo. Jaume Clotet kaj Ferriol Macip starigis tiun iniciaton aperinta la 31an de marto koincide kun la manifestacio de Tuluzo por la okcitana lingvo. La ĵurnalo celas raporti la eventojn de Okcitanio kaj de la mondo, kaj en ĝi estas ankaŭ spaco por la vidpunktoj sociaj, politikaj, lernejaj, sportaj kaj kulturaj.

Clotet kaj Macip rimarkigas, ke la ĵurnalo ne estas politika projekto, nek institucia, sed ĝi plenumas la ideon de ambaŭ ĵurnalistoj kiuj kredas, ke Okcitanio bezonas propran ĵurnalon en sia lingvo por fortigi la amasmedian spacon, kaj monsubtenata nur per reklamoj.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj