24/02/2013

Naskiĝis Tutmonde.org, la unua retvendejo en Esperanto

La pasintan dimanĉon, 24an de februaro, estis prezentita la projekto Tutmonde.org. Temas pri ambicia retvendejo kun diversaj produktoj en Esperanto: t-ĉemizoj, glumarkoj, kaj baldaŭ kalendaroj, flagoj kaj aliaj.

Kreita en Valencilando (Kataluna Landaro), Tutmonde.org temas pri vere interesa retvendejo en la internacia lingvo. Ĝi celas proponi tiajn ĉi disvendaĵojn laŭ tre bonaj prezoj. Eĉ ili anoncis rabatojn por Esperanto-asocioj.

“Ni donos ĉiun jaron 10% de ties profito al esperantista projekto kiun la uzantoj voĉdonos, baldaŭ ni informos pri tio en la retejo” diris al ni la skipo de Kreanto Servoj, kiuj komputas per libera programaro, ĉefe Drupalo kaj Commerce, kaj regule informos pri novaĵoj, eventoj, produktoj kaj rabatoj.

Krom la retejo de Tutmonde.org, eblas sekvi tiun projekton per Facebook kaj per Tŭitero.

tutmonde.png

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj