02/11/2015

Pli ol 100 partoprenintoj en la 37-a kataluna kongreso de esperanto

En la pasinta senmajnfino okazis en Mataró la 37-a kataluna kongreso de esperanto, ĝin partoprenis 120 homoj alvenintaj el tel diversaj lokoj kiel Vieno, Luksemburgio, Bretonio, Okcitanio, Madrid Majorko aǔ Skotlando interalie.

La inaǔguron de la kongreso partoprenis la urbestro de Mataró. Inter la podiuloj elstarigendas la ĉeesto de konataj fakuloj pri diversaj objektoj, kiel Fabianne Berthelot (psikologio), István Ertl (tradukado), Jorge Camacho (poezio), Nicolau Dols (filologio) aǔ Igor Sosa (historio) . Ili ĉiuj pritraktis diversajn aspektojn rilatantajn al la enmigrado kaj al rifuĝintoj, temo ĉiam pli aktuala nialande sed ankaǔ tutmonde.

La katalunlingva parto de la programo konsistis el paroladoj, atelieroj kaj rondaj tabloj organizitaj komune kun aliaj asocioj kiel Lliga dels Drets dels Pobles (Ligo por la Rajtoj de la Popoloj ), la koruso Primavera per la Pau (Printempo por Paco), la kataluna sekcio de Amical Wikimedia, aǔ la Fundació per la Pau (Fondaĵo por la Paco), la plejmulto el kiuj ligiĝis rilate al la kongresa temo.

Se temas pri la ceteraj kongreseroj, elstarendas diversaj datrevenoj. Tiel, Kataluna Esperanto Asocio aliĝis al la celebrado de la 125 jaroj de la naskiĝo de Joan Amades kun la prezento de ekspozicio cedita de la kultura asocio Joan Amades kaj prelego de la historiisto Dani Cortijo pri la ligiteco de tiu gravega eminentulo de la kataluna kulturo kaj la esperanta mondo. Aliflanke, en la centariĝo de la unua mondmilito, ni volis rememori la esencon de esperanto kaj ties rilato kun la pacmovado en tiel malfacila momento kia estis la Granda Milito. La prelegon faris la fakulo Xavier Alcalde. Ankaǔ dum la fermo de la kongreso, response de Xavi Redon, estis loko por omaĝi personon forte aprezatan en Mataró: Hermínia Puigsech.

En intensa kaj plurfaka programo, tamen ankaǔ novigema, ne povus manki altiraj sesioj kiel tiuj de aikido en responso de la Guillem Nicolàs majstro pri tiu korpa batal-arto, aǔ tiu pri koperativaj ludoj kiun gvidis la profesoro pri edukado por la libera tempo Mauro Viader, muzika diskuto pri la esperanta himno ( inkludanta eĉ modifpropono) fare de la konservatoria profesoro Víctor Solé kaj debato ĉirkaǔ la malnova kaj nova historio response de Lluís Batlle, mebro de la Institut de Nova Història.

Pri la kultura flanko, elstaras la gvidita vizito al la plej interesaj anguloj de Mataró kaj la partopreno en trejnado de la homkastela enurba teamo, ankaǔ la ludado de unu el la plej elstaraj muzikgrupoj de la esperanta sceno, la katalun-okcitana grupo Kaj Tiel Plu. Kaǔze de lastmomenta sanproblemo de la konga muzikisto Zhou Mack Mafuila, la grupo de virtuozoj pri tradicia muziko transnacia estis devigata duobligi sian partoprenon kaj prezentis du antologiajn koncertojn kiuj restos sendube funde garditaj en la memoro de la bonŝanculoj kiuj havis la eblecon ilin aǔskulti kaj ĝui.

Tiun eventon antaǔis kurso pri la internacia lingvo fare de la profesoro Pedro M. Martín Burutxaga, okazinta la antaǔa semajnfino, ankaǔ en Mataró. Krom la kurso, okazis la prezento de la libro “malgranda Proverbaro Kataluna-esperanta”, kaj koncerto de la muzikisto Pau de Nut.

Ne decus fini tiun mallongan noticon sen la esprimo de nia profunda dankemo al ĉiuj la volontuloj de la Loka Kongresa Komitato pro ilia sindediĉo kaj la fortostreĉa laboro dum la lastaj monatoj por la prizorgo de ĉiuj detaloj kio permesis la plenan sukceson de la kongreso.

Jen filmeto pri la kongreso.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj