13/12/2011

Por valencia, publika kaj kvalita lernado

cartell_normes_17desembre.jpg Kataluna Esperanto-Asocio aliĝas al la manifesto por valencia, publika kaj kvalita lernado kaj subtenas la manifestacion kiu, okaze de la 79a datreveno de la Reguloj de Castelló, okazos ĉi-sabate je la 18a en Castelló de la Plana.

La pasintan 8an de junio Kataluna Esperanto-Asocio esprimis sian plej profundan maltrankvilon post decido de la valencia registaro laŭ anonco de ministro Font de Mora pri ŝanĝoj en la instrulingvo kaj la instruado en la valenciaj lernejoj. Inter aliaj gravaj sekvoj, tiuj ŝanĝoj malhelpos la rajton ricevi kvalitan edukadon en la landa lingvo: la kataluna. En tiu momento estis absolute necese plenumi la Leĝon pri uzado kaj instruado de la kataluna (LUEV) cele al disvastigo de katalunlingva instruado en la tuta valencia teritorio, sed male, la anoncita Dekreto altrudas instrusistemon tute novan kaj ne valorigitan internacie, kiu respondas al politikaj kriterioj anstataŭ al tiuj instruaj. Por tiuj, kaj por aliaj pedagogiaj kaj lingvorajtaj kialoj, Kataluna Esperanto-Asocio kunigas sian voĉon al tiuj de la anaroj kiuj postulas la valencian registaron ĝustigi siajn planojn.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj